WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 24
7 - Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
Select
1 - La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- Ŝeba.
2 - Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
3 - Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
4 - Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
5 - Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili: Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
6 - Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li: Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
7 - Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
8 - Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
9 - Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
10 - Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis.
11 - Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
12 - Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
13 - Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis.
14 - Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
15 - Jehojada maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.
16 - Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
17 - Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin.
18 - Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo.
19 - Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis.
20 - La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
21 - Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo.
22 - Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu.
23 - Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko.
24 - Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joaŝ ili faris juĝon.
25 - Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj.
26 - La konspirintoj kontraŭ li estis: Zabad, filo de la Amonidino Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit.
27 - Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.
2 Kronikoj 24:7
7 / 27
Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget